Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La lando de la amo

Mi sonĝis antaŭ tagoj.
Ne scias mi, ĉu dorme aŭ maldorme,
mi scias nur, ke sonĝis mi.
Ha, kiel bela sonĝo estis!
Eĉ nun ankoraŭ, priskribante ĝin,
la mano al mi tremas... de plezuro.
Promene longan vojon iris mi,
pli ĝuste, ne promene
eĉ tre rapide,
ĉar tre dezertis la pejzaĝ' irata,
tiel dezerta estis, tiel proza,
nur la loĝantoj de l'
pejzaĝo estis eĉ pli prozaj...
tiel trankvilaj, senpasiaj tipoj!
Rapidis mi, rapidis for,
por kiel eble
pli baldaŭ lasi post mi la
pejzaĝon tedan kaj pli tedajn vangojn.
Barilon altan fine mi atingis,
sur kies pordo diamanta
skribita estis ĉielark-litere:
"La lando de la amo."

Sopirsoife
la klinkon mi ekkaptis,
kaj post malfermo mi enpaŝis.
Kaj kion vidis mi! ĉiel-vidaĵo!
Pejzaĝ' plej glora staris antaŭ mi,
kian pentristoj kaj poetoj
en sia arta
ebrio krei nur kapablas,
kaj kia estis eble nur la paradiz'.
Floranta larĝa longa valo
kun floroj mil kaj tiel grandaj
rozarboj, kiel kverkoj aliloke.
River' promenis meze,
kaj re- kaj returniĝis
al la jam foje forlasita loko,
kvazaŭ dolorus al ĝi
definitive forŝiriĝi.
La rando horizonta
konsistis el montrokoj romantikaj,
sur kies kapo
ŝvebadis oraj nuboj
kiel harbukloj.
Mi gapis admirante la pejzaĝon
kaj eĉ la pordon mi forgesis fermi
post la eniro.
Mi longe staris ĉe la sojlo,
ĝis fine, kvazaŭ senkonscian,
entiris min la sorĉo de l' pejzaĝo.
Unue pasis mi tra floraj kampoj,
junuloj ĉirkaŭiris min,
kaj ĉiu kun klinita kapo,
kvazaŭ kudrilon ili serĉus.
Mi scivoliĝis kaj demandis,
kion do ili serĉas tiel zorge.
Respondis unu, ke venenan herbon.
Venenan herbon, kaj por kio?
"Por vringi ĝin kaj trinki ĝian sukon.
Mi konsterniĝis, iris plu rapide.
Kaj lace venis mi
al la rozarb' unua,
sidiĝis sub ĝi por ripozi.
Sed mi apenaŭ lokis min,
horor', mi super mia kapo
junulon vidis, pendumitan.
Mi kuris al la dua arbo
kaj al la tria, al la kvara,
kaj tiel plu, kaj tiel plu,
sed mi nenie povis ekripozi,
ĉar homo pendis
sur ĉiu arbo.
Trans la river', trans la river'!
mi pensis, tie estas am' feliĉa.
Kaj kuris mi al la rivero,
enboatiĝis kaj rapide remis,
sed okulferme,
ĉar el la ondoj, jen, kadavroj
emerĝis tie ĉi kaj tie;
de l' bordoj kiel ranoj timigitaj
ensaltis la junuloj kaj knabinoj.
Mi venis trans la akvon,
sed, ha, ĉi tie same ĉie
nur la vidaĵ' antaŭa:
veneno-glas' kaj homoj pendumitaj,
ĉie la sama, ĉiam nur la sama,
dum malantaŭe de la rokopintoj
aliaj sin malsuprenĵetis,
kaj sur la akraj ŝtonoj de la valo
el kor' ilia ŝprucis sango,
el kap' ilia cerbo.
Plej malespere mi kuregis
ĉiudirekte, ĉiudirekte,
sed ĉie, ĉie la vidaĵ' antaŭa:
mien' taŭzita kaj memmortigado!...
Nur la pejzaĝo kaj ĉiel' ridetis.